Paladianismo estas klasikisma konstrustilo, kiu orientiĝas laŭ la konstruaĵoj de la itala arkitekto Andrea Palladio kaj liaj posteuloj kiel Vincenzo Scamozzi. Palladio projektis kaj konstruis je la mezo de la 16-a jarcento palacoj kaj vilaoj en Veneto kaj preĝejoj en la urbo Venecio.
Li grave influis la posteulojn per sia arkitekturtoeoria verko „I quattro libri dell'architettura“ (La kvar libroj de la arkitekturo), kiu aperis en Venecio en 1570.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search